Japana teceremonio

Japana teceremonioĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadōchadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Teo estas sankta en zeno kaj ŝintoismo. Ĝi aperis en la 16-a jarcento.

Chanoyu (茶の湯, litere «varmega akvo por la teo») estas la rito mem, kvankam sadōchadō (茶道, «la vojo de la teo») reprezentas la studon de la tedoktrino. Pli precize, la vorto chaji (茶事) rilatas al kompleta teceremonio kun manĝeto (kaiseki), usucha (薄茶, «maldika teo») kaj koicha (濃茶, «dika teo»), kiu daŭras proksimume kvar horojn. Chakai (茶会, «renkonto apud teo») ne inkludas la manĝeton kaiseki.

Citaĵo
 La rito ofertas grandan konsolon. Vi ja devas fari nenion, esti neniu, ne okupi rolon. La rito estas nur tie, ne gravas kiu vi estas. En la teĉambro oni povas postlasi la eksteran mondon kaj ĉiu homo estas egalaj, sendepende de sia funkcio. Tiel vi alportas harmonion en la teĉambro. 

[1]

  1. (nl) Studio Wa brengt Japanse harmonie tot op bedrijf, Made in, la 25-an de novembro 2021

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search